Percy Bysshe Shelley
ODO AL LA OKCIDENTA VENTO

Sovaĝa okcidenta vent', vi spiro de aŭtuno,
foliojn mortajn pelas vi, estante nevidebla,
kaj kiel kuras de sorĉist' fantomoj, jen, en bruno

kaj ruĝ' kaj flavo fuĝas for ĉi tiu ftizofebra,
pestinfektita multa mult'. Ho vento, kies ĉaro
nun al ilia vintra lit' malluma kaj funebra

flugilajn semojn portas jam, ke, kiel en tombaro
la korpoj, ili kuŝu en la subo fride, svene,
ĝis via printemp-fratinet' lazura per fanfaro

la dorman teron vekos, kaj plenigos ĉion bene
(pelante paŝti gregojn de burĝonoj sub la blu')
per viva odoro kaj kolor' surmonte, surebene:

Spirito de sovaĝa fort', vi, ĉiemova flu',
detrua kaj konserva pov', min aŭdu, aŭdu plu!

Vi, kies fluo en la tren', dum la ĉiel' sin tordas,
kiel foli-falaĵojn, ĵus ŝiritajn el branĉaroj
de la ĉiel' kaj ocean': la lozajn nubojn portas,

anĝelojn de la pluvo kaj de l' fulmo: sur la klaroj
de via blua ondsupraĵ' aera sin etendas,
kiel sur kapo de Menad' sovaĝe flirtaj haroj,

kaj jam eĉ de la horizont', sur kies rando pendas
malklaro morna, trenas sin ĝis pleja alt' zenita
la bukloj de l' proksima ŝtorm'. Vi plorokante plendas

funebron pri l' mortanta jar', pri l' jaro enfermita
de l' nokto: vasta sepultej', en kies kript-obskur'
aglomeriĝas fortoj de vaporo kunpremita,

ĝis el solida atmosfer', el inter tomba mur',
la nigra pluvo, fajro, hajl' trarompos. Aŭdu nur!

Ho vi, per kies puŝo el somera dorm' vekiĝas
la blua Mediterane', kuŝanta en la lulo
de siaj ondoj el kristal', dum ĝiaj sonĝoj riĉas,

en la trankvila Baja golf', apud pumik-insulo,
je grandaj oldaj turoj kaj palacoj, vibretantaj
en pli intense brila tag' de la ondar-spegulo,

kaj tute de lazura mosk', lazura flor' girlandaj,
pli dolĉe, ol ke eblus ĝin pripentri. Vi, titana,
laŭ kies vojo fendas sin abrupte la Atlantaj

akvonivelaj fortoj en abismo uragana,
kaj sube la mar-floroj kaj la ŝlimaj arboj, sur
kies branĉar' kadukas la foliaro oceana,

konante vian voĉon, tuj griziĝas de terur'
kaj tremas kaj nudigas sin. Min aŭdu, aŭdu nur!

Ho, esti morta foliet', ke vi min kun vi trenus,
ho, esti facilŝveba nub', por flugi kun vi aere,
ond', kiu eĉ sub via pov' gemante, partoprenus

en la impuls' de via fort', eĉ se malpli libere,
ol vi, ho neregebla! Se mi estus samanima,
kia en mia knaba aĝ', kaj estus mi, fiere,

via vaganta kamarad' en la ĉiel' senlima,
kiam apenaŭ ŝajnis ja nur fantazio vanta
atingi vin en ĉiel-kur'; ne vokus vin deprima

petego, kia tiu ĉi, en la mizero granda.
Min kiel ondon, nubon aŭ folion, levu fluge,
mi falis sur la dornojn de la viv'. Jen mi, sanganta.

La peza ŝarĝ' de l' horoj min katenas, klinas nuke,
kiu orgojlis, kiel vi, facile kaj senjuge.

Faru, ke, kiel la arbar', mi estu via liro,
eĉ se mi same estos de folioj miaj nuda.
La pov' de via harmoni' tumulta, per inspiro,

instigos ja nin ambaŭ por muzik' aŭtun-preluda,
eĉ triste dolĉa. Estu do, spirito de renverso,
spirito mia! Estu: mi! ho vi, impete kruda!

Ĉi mortajn pensojn pelu for tra l' tuta universo,
kiel foliojn velkajn, por akcel' de nasko nova,
ekskuu kaj disŝutu, sub ensorĉ' de mia verso,

kiel fajrerojn, cindron el ne-estingiĝi-pova
fajrujo, miajn vortojn al la tuta homa gento,
per miaj lipoj estu do profeto-voĉe blova

trumpet-sonoro al la ter' nevekiĝinta! Vento!
Ĉe vintra ven', ĉu povas tre postlongi la Printempo?